Haettu sana löytyi näillä lähdekielillä:
| Käännös | Konteksti | Ääninäyte |
|---|
| Substantiivit |
| 1. | | eläintiede | France
|
| Muut/tuntemattomat |
| 2. | | | France
|
Esimerkit
- Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro maljuneco kaj kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj? Ĝuste tia staris en unu loĝejo. Ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino, kaj la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita de supre ĝis malsupre, prezentis rozojn kaj tulipojn. La plej strangaj spiralaĵoj troviĝis sur ĝi, kaj el ili elstaris malgrandaj kapoj de cervoj kun multepintaj kornoj. Sed en la mezo sur la ŝranko staris skulptita tuta viro; li havis ridindan aspekton, kaj li mem efektive ridis, aŭ pli ĝuste li rikanis, ĉar oni neniel povis tion nomi ridado. Krom tio li havis kaprajn piedojn, malgrandajn kornojn, elirantajn el la frunto, kaj longan barbon. La infanoj, kiuj ordinare ludadis en la ĉambro, nomis lin ĉiam la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro. Lia nomo estis konforma al lia aspekto; kiel lia formo estis skulptita kun granda malfacileco, tiel ankaŭ lia nomo estis tre malfacile elparolebla, kaj ne ekzistas multe da homoj, kiuj povus fieri per tia titolo.